Vizela estas urbo de Portugalio.
vizela-esperantujo | Quarta-feira, 21 Outubro , 2009, 12:00

Tiu cxi semajno - vendredo, la 23an oktobro - okazos la oficiala malfermo de la Universitato por Emerituloj, agado de la loka grupo de Rotary Club de Vizela. En la auxditorio de la fajrobrigada sidejo okazos la kutima publika cerimonio kie,dume, la kunlaborantaj institucioj  subskribos la dokumenton pri iliaj akceptado de kunlaborado.

 

Inter pluraj fakoj estos ankaux disponebla kurson pri esperanto. Mi ne scias ankoraux pri eventualaj lernantoj. La lasta jaro estis nur du sed mi esperas ke tiu cxi jaro pli da homoj aperos por partopreni la kurson.

tags:

vizela-esperantujo | Terça-feira, 20 Outubro , 2009, 11:48

Saluton!

 

Kiam mi komencas tiu cxi "blogo", ( kiel diri esperante? ), mia unua penso  direktas al miaj amikoj kaj samideanoj kiujn mi trovis em Bjalistoko.

 

Unue mi devas diri pri mia gxojo trovante samurbana naskito Miguel Faria de Bastos kiu nun logxas kaj laboras kiel avokato en Lisboa. Ni parolis pri pluraj temoj kaj li montrigxis preta por veni al nia urbo Vizela prelegi pri Esperanto.

 

Mi dauxrigas tiu cxi mia unua skribajxo menciante la novaj amikoj:

 

S-ro Pieter Engwirda, el Wijchen, Nederlando

S-ino Marie-Thérèse Ramon, el Vaulx Vraucourt, Francio

S-ino Sufia Alves de Lima kaj sxia edzo Prof. João Osvaldo Pestana el Ceilandia Sul, Brasília,Brazilo

S-ro József Eszényi, el Szolnok, Hungario

D-ro György Flender, el Bókéscsaba, Hungario

 

Mi esperas denove renkonti cxiuj. Cxu dume estontaj UKj? Mi ankoraux ne scias cxu mi iros al Havano la venonta jaro. Se jes povas okazi ke mi trovos vin.

 

Gxis baldaux!

 

Belmiro ( KN 1462 )

tags:

arquivos
Bv. skribi al mi: belmiro.martins@ymail.com