Jakob sep jarojn al paŝtista vago ĉe l’ patro de Raĥel, Laban, sin bridis; sed ne pro li, pro ŝi li sin decidis, ĉar ŝin li celis dum la tuta ago.
La tagojn li pro unu sola tago pasigis, ĝoja nur, ke li ŝin vidis, sed antaŭzorge l’ patro lin perfidis, kaj estis Lea, ne Raĥel, la pago.
Vidinte triste, ke ĉi trompaj faroj al li la paŝtistinon ne permesos, kvazaŭ li ŝin ne indus post l’aktivo,
li sin ekbridas dum sep pliaj jaroj, kun dir’: - Mi plu min bridos, se ne ĉesos por tiel longa am’ la kurta vivo.
Luís de Camões
El la portugala tradukis:
Leopoldo H. Knoedt