Vizela estas urbo de Portugalio.
vizela-esperantujo | Domingo, 27 Dezembro , 2009, 12:50

 

Kiam mi estis aŭskultante la Radio Verda (http://radioverda.com) – tre interesa esperanta radio el Kanado - mi eklernas ke ekzistas interreta serĉilo tre konvena por esperantistoj: temas pri KUKOLO.

 

Mi provis kaj fakte trovas ĝin tre utila ĉefe kiam oni serĉas vortojn kun supersignaj literoj. Se ni uzas Guglo’n ni ekspertos problemojn pri tiuj supersignaj literoj ĉar Guglo ne ĝin akceptas. Ankaŭ ne estas rimedo la sistemo "x" ĉar tiam Guglo nur serĉos vortojn kun tiu sistemo.

 

Pere de la serĉilo KUKOLO, oni devas tajpi laŭ sistemo "x" kaj KUKOLO tuj ŝanĝos al supersignaj.

 

 

Tre grava estas la fakto ke la serĉilo montras ne nur vortojn kun supersignaj literoj sed ankaŭ esperantajn fleksiojn, "x" aŭ "h" sistemon kaj ankaŭ akuzativon.

 

Vere la serĉon faras Guglo kaj Kukolo estas fasado de ĝi. Mi legas ke tiu Kukolo estas farita de Ĵeromo Vaŝe. Miajn dankojn!

 

Mankas nun informo pri la retadreso : http://www.tekstoj.nl/kukolo/kukolo.htm

 

 

 

 

tags:

arquivos
Bv. skribi al mi: belmiro.martins@ymail.com