Vizela estas urbo de Portugalio.
vizela-esperantujo | Domingo, 27 Dezembro , 2009, 12:50

 

Kiam mi estis aŭskultante la Radio Verda (http://radioverda.com) – tre interesa esperanta radio el Kanado - mi eklernas ke ekzistas interreta serĉilo tre konvena por esperantistoj: temas pri KUKOLO.

 

Mi provis kaj fakte trovas ĝin tre utila ĉefe kiam oni serĉas vortojn kun supersignaj literoj. Se ni uzas Guglo’n ni ekspertos problemojn pri tiuj supersignaj literoj ĉar Guglo ne ĝin akceptas. Ankaŭ ne estas rimedo la sistemo "x" ĉar tiam Guglo nur serĉos vortojn kun tiu sistemo.

 

Pere de la serĉilo KUKOLO, oni devas tajpi laŭ sistemo "x" kaj KUKOLO tuj ŝanĝos al supersignaj.

 

 

Tre grava estas la fakto ke la serĉilo montras ne nur vortojn kun supersignaj literoj sed ankaŭ esperantajn fleksiojn, "x" aŭ "h" sistemon kaj ankaŭ akuzativon.

 

Vere la serĉon faras Guglo kaj Kukolo estas fasado de ĝi. Mi legas ke tiu Kukolo estas farita de Ĵeromo Vaŝe. Miajn dankojn!

 

Mankas nun informo pri la retadreso : http://www.tekstoj.nl/kukolo/kukolo.htm

 

 

 

 

tags:

vizela-esperantujo | Domingo, 01 Novembro , 2009, 12:03

En la lasta merkredo - la 28an Oktobro - iuj el la portugala televido,TV1, venis al nia urbo fari programon cxe pluraj institucioj. Mi ankoraux ne scias por kiaj kialoj ili venis sed evidentigxis ke ili interesigxis pri Esperanto. Mi estis invitita veni en la Fundação Jorge Antunes kie funkcias la universitato por emerituloj.

 

Ili al mi faris demandojn pri kio estas kaj kio celas la Esperanto. Mi donis klarigon laux miaj kapabloj kaj laux la tre malgranda tempo al mia dispono.

 

Nur poste mi sciis ke estis direkta elsendo. Tiam estis cxirkaux la 6ª horo de la posttagmezo.

 

Vespere miaj amikoj el la rotariklubo gratulis min pro miaj deklaroj. Mi pensas ke estis tre bona momento por la Esperanto.

tags:

vizela-esperantujo | Quarta-feira, 21 Outubro , 2009, 12:00

Tiu cxi semajno - vendredo, la 23an oktobro - okazos la oficiala malfermo de la Universitato por Emerituloj, agado de la loka grupo de Rotary Club de Vizela. En la auxditorio de la fajrobrigada sidejo okazos la kutima publika cerimonio kie,dume, la kunlaborantaj institucioj  subskribos la dokumenton pri iliaj akceptado de kunlaborado.

 

Inter pluraj fakoj estos ankaux disponebla kurson pri esperanto. Mi ne scias ankoraux pri eventualaj lernantoj. La lasta jaro estis nur du sed mi esperas ke tiu cxi jaro pli da homoj aperos por partopreni la kurson.

tags:

vizela-esperantujo | Terça-feira, 20 Outubro , 2009, 11:48

Saluton!

 

Kiam mi komencas tiu cxi "blogo", ( kiel diri esperante? ), mia unua penso  direktas al miaj amikoj kaj samideanoj kiujn mi trovis em Bjalistoko.

 

Unue mi devas diri pri mia gxojo trovante samurbana naskito Miguel Faria de Bastos kiu nun logxas kaj laboras kiel avokato en Lisboa. Ni parolis pri pluraj temoj kaj li montrigxis preta por veni al nia urbo Vizela prelegi pri Esperanto.

 

Mi dauxrigas tiu cxi mia unua skribajxo menciante la novaj amikoj:

 

S-ro Pieter Engwirda, el Wijchen, Nederlando

S-ino Marie-Thérèse Ramon, el Vaulx Vraucourt, Francio

S-ino Sufia Alves de Lima kaj sxia edzo Prof. João Osvaldo Pestana el Ceilandia Sul, Brasília,Brazilo

S-ro József Eszényi, el Szolnok, Hungario

D-ro György Flender, el Bókéscsaba, Hungario

 

Mi esperas denove renkonti cxiuj. Cxu dume estontaj UKj? Mi ankoraux ne scias cxu mi iros al Havano la venonta jaro. Se jes povas okazi ke mi trovos vin.

 

Gxis baldaux!

 

Belmiro ( KN 1462 )

tags:

arquivos
Bv. skribi al mi: belmiro.martins@ymail.com