Vizela estas urbo de Portugalio.
vizela-esperantujo | Quarta-feira, 25 Novembro , 2009, 16:24


Tiu strato havas domon kaj ĝardenon,
kie loĝas la plej bonodora flor'.
Tiu flor' en mian koron metis ĉenon,
kaj ne plu mi sukcesos flugi for.

Kvankam vi bone flugas, papilio,
mi ne lasos, ke vi reflugu for,
ĉar mi vidis vin kaj amis vin pro tio,
ke vi estas por mi fluganta flor'

 

 
 
Fonto: KD Rapida Vojo - al Legado kaj Kanto.
Kantistoj: Joel de Castro kaj Franca Fenati. Teksto: Sylla Chaves
tags:

vizela-esperantujo | Quarta-feira, 25 Novembro , 2009, 16:16

Fonto: KD Rapida Vojo - al Legado kaj Kanto.
Kantistoj: Amâncio Cardoso kaj Nadir de Oliveira.
Teksto: Sylla Chaves.

 

Bonan tagon! Bonan tagon
mi deziras al vi!
Havu bonan tagon!
Havu bonan tagon
vi kaj la famili'! 

Nun sidiĝu! Nun sidiĝu,
mia kara fraŭlin'!
Diru nun belsone:
Ĉu vi fartas bone?
Belulin', kisu min! 

Ĝis revido! Ĝis revido,
mia kara fraŭlin'!
Ĝis alia fojo!
Estos granda ĝojo
vidi vin, kisi vin!
tags:

vizela-esperantujo | Quarta-feira, 11 Novembro , 2009, 20:42

 

 

La Bela Rozo Junulin',
Junulin', Junulin'
La Bela Rozo Junulin',
Junulin'.

Feliĉe vivis en kastel',
En kastel', en kastel',
Feliĉe vivis en kastel',
En kastel'.

Sed venis mava sorĉistin',
Sorĉistin', sorĉistin',
Sed venis mava sorĉistin',
Sorĉistin'.

Por vi, princin', jen longa dorm',
Longa dorm', longa dorm',
Por vi, princin', jen longa dorm',
Longa dorm'.

Tra l' tuta vivo dormu vi,
Dormu vi, dormu vi,
Tra l' tuta vivo dormu vi,
Dormu vi.

Ĉirkaŭe kreskis la arbar',
La arbar', la arbar',
Ĉirkaŭe kreskis la arbar',
La arbar'.


Sed jen aperis bela reĝ',
Bela reĝ', bela reĝ',
Sed jen aperis bela reĝ',
Bela reĝ'.

Vekiĝis tuj la Bela Roz',
Bela Roz', Bela Roz',
Vekiĝis tuj la Bela Roz',
Bela Roz'.

Ni Kriu Hura! al la Reĝ',
Al la Reĝ, al la Reĝ,
Ni Kriu Hura! al la Reĝ',
Al la Reĝ'.

 

 

 --------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

 

 

 

 

 

tags:

arquivos
Bv. skribi al mi: belmiro.martins@ymail.com