Vizela estas urbo de Portugalio.
vizela-esperantujo | Sexta-feira, 27 Novembro , 2009, 15:30

Jakob sep jarojn al paŝtista vago

ĉe l’ patro de Raĥel, Laban, sin bridis;

sed ne pro li, pro ŝi li sin decidis,

ĉar ŝin li celis dum la tuta ago.

 

 

La tagojn li pro unu sola tago

pasigis, ĝoja nur, ke li ŝin vidis,

sed antaŭzorge l’ patro lin perfidis,

kaj estis Lea, ne Raĥel, la pago.

 

Vidinte triste, ke ĉi trompaj faroj

al li la paŝtistinon ne permesos,

kvazaŭ li ŝin ne indus post l’aktivo,

 

li sin ekbridas dum sep pliaj jaroj,

kun dir’: - Mi plu min bridos, se ne ĉesos

por tiel longa am’ la kurta vivo.

 

 

Luís de Camões

 

El la portugala tradukis:

Leopoldo H. Knoedt

tags:

arquivos
Bv. skribi al mi: belmiro.martins@ymail.com